Bonvenu kun la

Fruktovora Klubo en la reto

La primera franclingva paĝaro

por la fruktovorismo,

por la fruktovoroj,

por la fruktovorio,

(por la fruktomanĝismo,

por la fruktomanĝistoj

por la fruktomanĝantoj)

estigita je 2003.


Ĉu vi amas la simplecon de Esperanto ?

Vi eble ŝatos la simplecon de fruktomanĝismo, kio estas manĝi nur fruktojn.


Niaj prapatroj antaŭ 21000 jaroj, antaŭ la kreo de la agrikulturo kaj de ĝiaj drogoj, manĝis nur fruktojn.

Poste, malgraŭ la disvolviĝo de la agrikulturo, la unuaj Keltoj kaj Germanoj ankoraŭ nutris sin de beroj.

Kelkaj plukantaj triboj en Amazonio manĝas ankoraŭ nur fruktojn.


En la fruktovora klubo ni manĝas nur fruktojn aŭ ĉefe fruktojn: rubuso, frambo, groso, frago, mirtelo, ribo, pomo, piro, ĉerizo, persimono, vinbero, kivo, persiko, abrikoto, pruno, melono, akvomelono, kukurbo, tomateto, figo, papriko, kapsiketo, olivo ...


Kial ? La fruktovorio savas la bestojn, la arbarojn, la akvan vivon, la vivan naturon, la fekundecon, nian sanon, nian prosperon kaj la pacon.


Ni lasas liberan kaj senvundan ĉiun beston, krom kaze de korfavora mortigo aŭ de legitima defendo : ni uzas nur tradiciajn aŭ testitajn produktojn nur de volontuloj.

Ni uzas nur produktojn faritaj de fruktoj (olivolea sapo), de mineraloj (argilo) aŭ de vegetaloj recikligitaj aŭ mortintaj dum la fino de la somero sen ekstera kaŭzo: kanabo, lino, ŝuoj en tolo, ktp.


Fruktivora Klubo delalumiere.free.fr/index.htm clubfru @ gmail.com


FRUKTIFEST 2011 (and 2010)



En la franclingvo :

CLUB FRUCTIVORE